Libro de Hoŝea 8:4
Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.
Cross References
1 Kings 12:28Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
1 Kings 16:31Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat: li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li.
Jeremiah 44:7Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi?
Hosea 2:8Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
Hosea 13:9Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.
Luke 13:25Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas;