Libro de Hoŝea 9:6
Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
Cross References
Deuteronomy 28:63Kaj kiel ĝojis la Eternulo, farante al vi bonon kaj multigante vin, tiel ĝojos la Eternulo, pereigante vin kaj ekstermante vin; kaj vi estos elŝirita el la lando, en kiun vi iras, por ekposedi ĝin.
2 Kings 13:7Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
Proverbs 24:31Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.
Isaiah 7:23En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
Isaiah 19:13Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.
Isaiah 32:13Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.