Libro de Jesaja 11:11
En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 11
Cross References
Genesis 2:13Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo.
Genesis 10:10Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar.
Genesis 11:2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis.
Leviticus 26:40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
Deuteronomy 9:29Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedaĵo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.
2 Kings 17:24Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.