Isaiah 13:20
neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
2 Chronicles 17:11De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
Isaiah 14:23Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
Isaiah 34:10Nek tage nek nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi.
Jeremiah 50:3Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.
Jeremiah 50:21Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.
Jeremiah 50:45Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian loĝejon.