Libro de Jesaja 14:25
frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
26Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
Read all of Libro de Jesaja 14
Cross References
2 Chronicles 32:21Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
Isaiah 10:12Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
Isaiah 10:24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
Isaiah 10:32Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
Isaiah 17:12Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
Isaiah 31:8Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo.