Libro de Jesaja 24:6
Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.
Read all of Libro de Jesaja 24
Cross References
Leviticus 26:22Kaj Mi venigos sur vin la sovaĝajn bestojn, kaj ili formanĝos viajn infanojn kaj ekstermos viajn brutojn kaj malmultigos vin tiel, ke viaj vojoj dezertiĝos.
Deuteronomy 28:15Sed se vi ne aŭskultos la voĉon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi ĉiujn Liajn ordonojn kaj leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, tiam venos sur vin ĉiuj ĉi tiuj malbenoj kaj atingos vin.
Deuteronomy 29:22Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos —
Joshua 23:15Sed kiel plenumiĝis por vi ĉiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo, via Dio, diris al vi, tiel la Eternulo venigos sur vin ĉion malbonan, ĝis Li ekstermos vin de sur tiu bona tero, kiun donis al vi la Eternulo, via Dio.
2 Kings 25:12Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
Isaiah 1:31Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.