Isaiah 25:6
Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 63:5Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
Psalms 78:68Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
Song of Solomon 1:2Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
Song of Solomon 2:3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Isaiah 1:19Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero;
Isaiah 25:10Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.