Libro de Jesaja 26:18
Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 26
Cross References
Exodus 5:22Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
1 Samuel 11:13Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.
2 Kings 19:3Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
Isaiah 33:11Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.
Isaiah 59:4Neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon.
John 7:7La mondo ne povas vin malami; sed min ĝi malamas, ĉar mi atestas pri ĝi, ke ĝiaj faroj estas malbonaj.