Libro de Jesaja 3:15
Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 5:14Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?
Proverbs 30:14Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
Ezekiel 18:2Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izrael ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis?
Amos 2:7Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.
Jonah 1:6Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.
Micah 3:3Kaj kiam ili manĝas la karnon de mia popolo, deŝiras de ili ilian haŭton, rompas kaj dispecigas iliajn ostojn kvazaŭ por poto kaj la karnon kvazaŭ por kaldrono: