Isaiah 35:1
Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 97:8Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
Isaiah 27:6En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
Isaiah 29:17Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
Isaiah 40:3Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
Isaiah 51:3Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.
Isaiah 55:12Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.