Libro de Jesaja 38:3
kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo,
4Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
Read all of Libro de Jesaja 38
Cross References
Genesis 6:9Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis.
Deuteronomy 6:18Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj;
1 Kings 2:4por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante: Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
2 Kings 18:3Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
1 Chronicles 29:9Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte.
2 Chronicles 16:9ĉar la okuloj de la Eternulo ĉirkaŭrigardas la tutan teron, por subteni tiujn, kies koro estas plene aldonita al Li. Malsaĝe vi agis per ĉi tio; pro tio de nun vi havos militojn.