Libro de Jesaja 41:17
La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 41
Cross References
Genesis 28:15Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi.
Exodus 17:6Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael.
Judges 15:19Tiam Dio fendis kavon, kiu estis en Leĥi, kaj eliris el ĝi akvo; kaj li trinkis, kaj lia spirito revenis, kaj li reviviĝis. Tial ĝi ricevis la nomon ĝis la nuna tago: Fonto de la Vokanto en Leĥi.
2 Chronicles 6:17Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
Psalms 34:6Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
Psalms 50:15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.