Libro de Jesaja 41:25
Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.
Read all of Libro de Jesaja 41
Cross References
Ezra 1:2Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.
Isaiah 21:2Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
Isaiah 44:28kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.
Isaiah 46:10Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.
Jeremiah 51:27Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn.
Zechariah 10:5Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj.