Libro de Jesaja 41:4
Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
5Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis.
Read all of Libro de Jesaja 41
Cross References
Deuteronomy 32:7Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antaŭaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
Isaiah 40:12Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?
Isaiah 41:20por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.
Isaiah 42:24Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? ĉu ne la Eternulo, kontraŭ kiu ni pekis, ne volis iri laŭ Liaj vojoj kaj ne aŭskultis Lian instruon?
Isaiah 44:6Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
Isaiah 46:10Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.