Libro de Jesaja 42:11
Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar; ĝojkriu la loĝantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.
Read all of Libro de Jesaja 42
Cross References
Genesis 25:23Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
Psalms 120:5Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
Isaiah 21:16Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
Isaiah 35:1Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.
Isaiah 40:3Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
Isaiah 43:19Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.