Libro de Jesaja 42:4
Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon.
Read all of Libro de Jesaja 42
Cross References
Genesis 49:10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
Psalms 72:8Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
Isaiah 2:2Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Isaiah 11:9Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
Isaiah 24:15Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
Isaiah 41:5Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis.