Libro de Jesaja 43:14
Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Reĝo.
Read all of Libro de Jesaja 43
Cross References
Psalms 19:14Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
Isaiah 43:1Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
Isaiah 44:6Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
Isaiah 47:4Nia Liberiganto — Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.
Isaiah 54:5Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
Jeremiah 50:17Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn.