Isaiah 45:19
Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 29:29La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Deuteronomy 32:4Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; Ĉar ĉiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.
2 Chronicles 7:14sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
Ezra 8:22Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
Psalms 12:6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
Psalms 19:9La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.