Libro de Jesaja 49:10
Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
Read all of Libro de Jesaja 49
Cross References
Psalms 121:5La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
Isaiah 4:6Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.
Isaiah 25:4Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.
Isaiah 33:16tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.
Isaiah 40:11Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Jeremiah 31:9Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.