Libro de Jesaja 49:23
Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
24Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?
Read all of Libro de Jesaja 49
Cross References
Exodus 6:7Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
Ezra 1:2Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo.
Ezra 7:11Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael:
Esther 8:1En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi.
Psalms 25:3Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
Psalms 68:31Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.