Libro de Jesaja 5:12
Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Job 21:11Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
Psalms 28:5Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
Isaiah 5:19al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
Isaiah 56:12Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.
Daniel 5:23sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
Amos 6:4kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;