Libro de Jesaja 5:16
Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
17Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
Cross References
Leviticus 10:3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
1 Chronicles 29:11Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
Psalms 21:13Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
Isaiah 2:9Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
Isaiah 2:17Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Isaiah 8:13La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.