Isaiah 5:30
Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Psalms 93:3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon;
Isaiah 13:10La steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
Jeremiah 4:23Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.
Jeremiah 50:42Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Babel.
Ezekiel 32:7Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
Amos 8:9En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.