Isaiah 5:7
La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo — bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 2:23Post longa tempo mortis la reĝo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj ĝemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio.
Exodus 22:21Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
Nehemiah 5:1Kaj la popolo kaj iliaj edzinoj komencis forte krii kontraŭ siaj fratoj, la Judoj.
Job 34:28Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
Psalms 80:15Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
Psalms 149:4Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.