Libro de Jesaja 50:2
Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? Ĉu Mia mano fariĝis tro mallonga, por liberigi? kaj ĉu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fiŝoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
3Mi vestas la ĉielon per mallumo, kaj sakaĵon Mi faras ĝia kovrilo.
Read all of Libro de Jesaja 50
Cross References
Genesis 18:14Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
Exodus 7:21Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Exodus 14:29Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
Joshua 3:16tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
Psalms 106:9Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
Psalms 114:3La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;