Libro de Jesaja 51:20
Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21Tial aŭskultu ĉi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:
Read all of Libro de Jesaja 51
Cross References
Deuteronomy 14:5cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
Isaiah 5:25Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isaiah 9:19De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.
Isaiah 40:30Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;
Isaiah 51:17Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo.
Jeremiah 14:16kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.