Libro de Jesaja 51:9
Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 51
Cross References
Judges 6:13Kaj Gideon diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis nin en la manojn de Midjan.
Job 26:12Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
Psalms 21:13Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
Psalms 44:2Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
Psalms 44:24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
Psalms 74:13Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;