Libro de Jesaja 55:3
Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.
Read all of Libro de Jesaja 55
Cross References
Genesis 49:10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
Leviticus 18:5Kaj observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kiujn plenumante, la homo vivas per ili: Mi estas la Eternulo.
2 Samuel 7:29Nun komencu beni la domon de Via sklavo, ke ĝi restu eterne antaŭ Vi; ĉar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis; kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.
2 Chronicles 6:42Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.
Psalms 89:28Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Psalms 89:35Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;