Libro de Jesaja 55:7
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
8Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
Read all of Libro de Jesaja 55
Cross References
Genesis 6:5Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;
Numbers 14:18La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.
2 Chronicles 15:2Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
2 Chronicles 30:6Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
Job 22:23Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.
Psalms 66:18Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;