Libro de Jesaja 58:1
Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 58
Cross References
Psalms 40:9Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
Isaiah 40:6Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto.
Isaiah 56:10Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.
Jeremiah 1:17Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili.
Jeremiah 15:19Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
Ezekiel 2:3Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, Mi sendas vin al la Izraelidoj, al la defalintaj gentoj, kiuj defalis de Mi; ili kaj iliaj patroj perfidis Min ĝis la nuna tago.