Libro de Jesaja 6:5
Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.
Cross References
Genesis 32:31La suno leviĝis antaŭ li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.
Exodus 4:10Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
Exodus 6:30Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?
Judges 6:22Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
Job 42:5Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
Isaiah 24:16De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo; sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.