Libro de Jesaja 60:20
Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 60
Cross References
Psalms 27:1La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Isaiah 25:8Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
Isaiah 30:26Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
Isaiah 65:19Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.
Zechariah 14:7Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montriĝos lumo.
Revelation 7:15Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.