Isaiah 60:5
Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 33:19La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco; Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro, Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.
Psalms 34:5Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
Psalms 98:7Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
Isaiah 24:14Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
Isaiah 60:11Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.
Isaiah 66:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.