Libro de Jesaja 62:11
Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 62
Cross References
Psalms 98:1Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
Isaiah 40:10Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Isaiah 49:6Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
Zechariah 9:9Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino.
Mark 16:15Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
Romans 10:11Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.