Libro de Jesaja 62:6
Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.
Read all of Libro de Jesaja 62
Cross References
Genesis 32:26Kaj tiu diris: Forliberigu min, ĉar leviĝis la matenruĝo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaŭ ol vi min benos.
2 Chronicles 8:14Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
Psalms 74:18Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
Song of Solomon 3:3La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
Isaiah 43:26Rememorigu al Mi, kaj ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
Isaiah 56:10Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.