Libro de Jesaja 65:1
Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 65
Cross References
Psalms 22:27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
Isaiah 11:10En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
Isaiah 41:27Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.
Isaiah 45:22Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Isaiah 63:19Ni fariĝis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.
Zechariah 2:11Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.