Isaiah 65:16
Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Deuteronomy 10:20La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru.
Job 11:16Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
Psalms 63:11Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
Psalms 86:15Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
Isaiah 19:18En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
Isaiah 45:23Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.