Libro de Jesaja 66:1
Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jesaja 66
Cross References
2 Samuel 7:5Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diris la Eternulo: Ĉu vi konstruos al Mi domon por Mia loĝado?
1 Kings 8:27Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis!
2 Chronicles 2:5La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj.
Psalms 11:4La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
Psalms 132:7Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
Jeremiah 7:4Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.