Isaiah 8:19
Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 19:31Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 18:10ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
1 Samuel 28:7Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri.
1 Samuel 28:11Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.
2 Kings 1:3Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
2 Kings 23:24Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.