Isaiah 9:6
Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Judges 13:18Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara.
2 Samuel 7:16Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaŭ vi; via trono estos fortikigita por eterne.
1 Kings 2:45Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne.
Nehemiah 9:32Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago.
Psalms 45:3Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
Psalms 45:7Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.