James 4:5
Aŭ ĉu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? Ĉu la spirito, kiun Li loĝigis en ni, deziregas envieme?
Londona Biblio
In The King James Version
Do ye think that the scripture saith in vain, The spirit that dwelleth in us lusteth to envy?
In Context
Cross References
Genesis 6:5Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo;
Genesis 26:14Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin.
Genesis 37:11Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
Numbers 11:29Sed Moseo diris al li: Ĉu vi ĵaluzas pri mi? estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.
Psalms 106:16Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
Ecclesiastes 4:4Mi vidis ankaŭ, ke ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia; kaj ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo kaj ventaĵo.