Epistolo de Jakobo 5:10
Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Epistolo de Jakobo 5
Cross References
Isaiah 39:8Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
Jeremiah 23:22Se ili estus starintaj en Mia konsilo, ili aŭdigus Miajn vortojn al Mia popolo kaj deturnus ilin de ilia malbona vojo kaj de iliaj malbonaj agoj.
Matthew 5:11Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
Matthew 23:34Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo;
Luke 13:34Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!
Acts 7:52Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj;