Libro de Jeremia 1:15
Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn loĝantojn de la lando.
Read all of Libro de Jeremia 1
Cross References
Deuteronomy 28:49La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,
Jeremiah 4:16Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo.
Jeremiah 6:22Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero.
Jeremiah 10:22Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj.
Jeremiah 25:9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
Jeremiah 25:31La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.