Libro de Jeremia 1:16
Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 1
Cross References
Deuteronomy 28:20La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en ĉiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, ĝis vi estos ekstermita kaj ĝis vi baldaŭ pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.
Joshua 24:20Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon.
2 Chronicles 7:19Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili:
2 Chronicles 28:2Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
Isaiah 2:8Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
Isaiah 44:15Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.