Libro de Jeremia 1:18
Jen Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Read all of Libro de Jeremia 1
Cross References
Jeremiah 6:27Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.
Jeremiah 20:11Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.
Jeremiah 26:12Tiam Jeremia diris al ĉiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene: La Eternulo sendis min, por profeti kontraŭ ĉi tiu domo kaj ĉi tiu urbo ĉion, kion vi aŭdis.
Jeremiah 34:20Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
Jeremiah 37:7Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tiele diru al la reĝo de Judujo, kiu sendis vin al Mi, por demandi Min: Jen la militistaro de Faraono, kiu eliris kun helpo al vi, iros returne en sian landon Egiptujo.
Jeremiah 38:18sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj.