Libro de Jeremia 1:3
kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
4Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
Read all of Libro de Jeremia 1
Cross References
2 Kings 24:1En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li.
1 Chronicles 3:15La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.
2 Chronicles 36:11La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
Jeremiah 25:1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel,
Jeremiah 28:1En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
Jeremiah 37:1Kaj ekreĝis la reĝo Cidkija, filo de Joŝija, anstataŭ Konja, filo de Jehojakim, ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faris lin reĝo en la Juda lando.