Libro de Jeremia 11:10
ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem;
Read all of Libro de Jeremia 11
Cross References
Deuteronomy 9:7Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, ĝis via veno al ĉi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo.
Judges 2:12Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis ĉirkaŭ ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.
Judges 2:19tiam, apenaŭ la juĝisto mortis, ili denove fariĝis pli malbonaj ol iliaj patroj, sekvante aliajn diojn, servante al ili, kaj adorante ilin. Ili ne dekliniĝis de siaj faroj kaj de sia malbona vojo.
2 Kings 17:7Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
Psalms 78:8Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
Isaiah 24:5Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.