Libro de Jeremia 11:13
Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 11
Cross References
2 Kings 21:4Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
2 Kings 23:13Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis.
Isaiah 2:8Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
Jeremiah 3:1Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 3:25Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
Jeremiah 17:1La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.