Libro de Jeremia 14:10
Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono.
Read all of Libro de Jeremia 14
Cross References
1 Samuel 15:2Tiel diris la Eternulo Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo.
Psalms 95:10Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
Psalms 119:101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
Jeremiah 2:25Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.
Jeremiah 3:1Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
Jeremiah 8:5Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti.