Libro de Jeremia 14:18
Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeremia 14
Cross References
Deuteronomy 28:36La Eternulo foririgos vin, kaj la reĝon, kiun vi starigos super vi, al popolo, kiun ne konis vi nek viaj patroj; kaj vi servos tie al fremdaj dioj el ligno kaj el ŝtono.
Isaiah 28:7Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
Jeremiah 5:31la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
Jeremiah 8:10Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon.
Jeremiah 52:6En la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
Lamentations 2:19Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.